Rusaj lernejoj uzu liberan programaron

La rusa registaro volas devigi lernejojn ene de tri jaroj uzi nur liberan programaron. Lernejoj kiuj ne volas tion, devus mem pagi la permesilojn de komerca programaro.

La decido de la rusa registaro povas havi signifan influon por la populareco de Linukso en Rusio kaj la cetero de la mondo. En 2010 en la rusaj lernejoj estos uzataj ĉirkaŭ unu miliono da komputiloj.

Laŭ ComputerWorld UK.

2 thoughts on “Rusaj lernejoj uzu liberan programaron

  1. Bona iniciato!
    gravas pli kaj pli, ke la mondo liberigu sin de la proprietaj progamoj.

    Estas vetkurado por la Civilizo, ĉar dumtempe oni perdas pli kaj pli da rajtoj pro la invada koncepto de “intelekta posedaĵrajto”
    do urĝas.

  2. Laŭ miaj infoj nun oni uzadas ĉirkaŭ 8 milionoj da Ubuntu (eble kun dervaĵoj) kaj Ubuntu estas la plej uzata distribuo de GNU/Linux en normalaj komputiloj. Do, novaj 1 miliono da uzataj komputiloj estos tute bonega plibonigo.
    Ŝajnas ke oni ne uzos la ReactOS 😉

Comments are closed.