Vikipedia seminario kaj nova libro dum KAEST

Kadre de tradicia aranĝo KAEST (Konferenco pri apliko de Esperanto en scienco kaj tekniko), okazonta 7.-9.11.2008 en Dobřichovice apud Prago (Ĉeĥio) kaj ĉeforganizata de en Esperantujo bone konata eldonisto Petro Chrdle, okazos ĉi-jare i.a. trejnseminario pri Vikipedio! Krom ĝenerala enkonduka prelego estos traktata kiel la ĉeftemo „Problemaro de fakaj artikoloj en esperantlingva Vikipedio” (teoria prezento kun praktika ekzercado – memstara enretigado de antaŭe preparitaj fakaj artikoletoj). Gvidos Pavla Dvořáková, Miroslav Malovec kaj E@I-estrarano Yves Nevelsteen.

E@I prezentos dum KAEST novan verkon de Ziko van Dijk pri Vikipedio: Vikipedio por Vi. Temas pri detala verko (60-paĝa), kiu klarigas fenomenon Vikipedio kun multaj konsiloj, klarigoj kaj paŝo post paŝo gvidas leganton iĝi facile ne nur uzanto de tiu reta enciklopedio sed ĝia aktiva kontribuanto. Ĉar nia antaŭa verko pri Vikipedio elĉerpiĝis ene de jaro, ni same esperas pri granda furoro de tiu ĉi nova libro de konata kaj ŝatata aŭtoro.

Unu el niaj nunaj projektoj estas ĝuste disvastigo de E-lingva Vikipedio, ĝia famigo inter E-istoj, pli kvalita kaj kvanta kontribuo, sekve ankaŭ instruado/trejnado de E-istoj, por ke ili iĝu bonaj vikipediistoj.

7 thoughts on “Vikipedia seminario kaj nova libro dum KAEST

  1. Saluton al la teamo kaj al la kunlaboranto de la blogo:

    Gratulegon!!!

    De antaŭ multe da tempo mi plendas pro manko de scienca materialo en Esperanto, malgraux la fakto ke ni povus utiligi Interreton por plivastigi ĝin. Sed kompreneble, necesas ke teamo forta kaj jam konata antaŭenpuŝu tiajn projektojn por realigi ilin.

    Pro tio, me tre feliĉas ke E@I eklanĉis cxi tiun blogon, kaj esperas ke poste la temoj ampleksiĝos al aliaj sciencaj fakoj kaj ne nur komputado kaj Interreto.

    Kaj ĉar oni rajtas opinii, mi nur ŝanĝus ion: la nomo/adreso de la retejo, ĉar “blogo” nenion sugestas pri la enhavo. Se temas pri testa fazo, blogo.ikso.net sufiĉas, sed kiel fina retejo, mi ĝangxus la adreson kaj ĉefe, donus pli alloga nomon al la retejo mem.

    Antaŭen!!!

    Amike,
    Daniel

    dany.uy (ĉe) gmail.com
    http://radioaktiva.esperanto.org.uy

  2. Saluto kaj Ekorajn Gratulojn al kunlabora teamo de ĉi tiu blogo.
    Mi ĝojas ke io valora denova aperas en la Esperanto movado. Mi ankaŭ kredas ke la nomo “blogo” iom maltrafas, ĝi diras preskaŭ nenion al neniu ĉar ja milionoj da blogoj ekzistas tra la mondo. Ĝi ne unikas, kvankam la ideo mem kaj ankaŭ la rimarkinda enhavo, estas interesaj kaj valoraj. Mi esperas ke ĝi ankaŭ renkontiĝos kun plia subteno. Mi esperas ke kreskos ankaŭ plua kunlaborado pri eldonado de teknikaj kaj sciencaj artikoloj kaj tradukoj. Mi ankaŭ kunlaboras kun la retejo Esperlando kiu estas pri alternativaj energioj, krom diversaj teknologioj, scienco kaj pluraj aliaj alternativaĵoj, kiel naturkuracado, ktp. Mi eldonas en Esperanto blogon titolitan “La Praktiko”. Vidinte ĉi tiun blogon mi decidis verki pri ĝi artikolon en “La Praktiko”, krom la enmeiti la adreson en la “Ligiloj” ĉe “Esperlando”. Se ni povus ĉiuj kunlabori, ni certe pli sukcesus.
    Ĉion bonan kaj Dian Benon en viaj laboroj!
    Rev. Zbigniew Wybraniec
    http://www.esperlando.com
    http://lapraktiko.blogspot.com

  3. Mi skribis pri aĉeco, ne beleco…. kaj ankaŭ malbelas. 😛

    nu..

    serioze… ĉi tiu blogo bezonas “feedback” paĝon.

    Kial la blogerojn havas botonojn al retejoj kiel Digg kaj ne al Klaku.net??

    Enmetu blogroll-on!

    Ideo: Faru “Manlibron pri blogado” (multaj esperantistoj blogas, sed malmultaj scias kio estas bloga memeo aŭ kiel uzi la “trackbacks” kaj “pingbacks”,instali wordpress, themes kaj “widgets”,CC licencoj, ktp.)

  4. Ulo, vi estas bonvena krei la plej bonan blogon en la mondo, multe pli bonan ol tiu ĉi. Mi tre “ŝatas” homojn, kiuj ĉion kritikas, sed nenion konkretan povas proponi (fakte via dua mesaĝo jam estas multe pli konkreta, dankon pro viaj komentoj en ĝi). Se vi kapablas ion fari, do faru aŭ proponu vian helpon. Simple skribi, ke io “aĉas” signifas nenion. Se ĉiuj komentoj en tiu ĉi blogo estos similaj al via unua komento, la blogo certe ne pliboniĝos. Tiu ĉi projekto daŭre estas kreata kaj plibonigata, se vi povas iel kontribui al ĝi, vi estas bonvena.

Comments are closed.