Publikigita Januaro 20, 2012 de Katjo
FBI ĵaŭde vespere blokis Megaupload.com, unu el la plej grandaj servoj por kunhavigado de dosieroj. La populara servo estis akuzita pro malobeo de aŭtorrajtoj, ĉar ĝiaj uzantoj konservas je serviloj ankaŭ kontraŭleĝan enhavon. Per kunhavigado de filmoj kaj alia protektita enhavo oni laŭdire kaŭzis al posedantoj de aŭtorrajtoj damaĝon de duonmiliardo da dolaroj. La akuzantoj nomas tion “megakomploto de tutmonda krimula organizo”.
Kune kun Megaupload.com estis blokitaj ankaŭ rilataj paĝaroj, kiujn funkciigis la hongkonga firmao Megaupload Limited:
Megavideo.com, Megaclick.com, Megaworld.com, Megalive.com, Megapix.com, Megacar.com, Megafund.com, Megakey.com, Megaking.com, Megahelp.com, Megagogo.com, Megamovie.com, Megaporn.com, Megabackup.com, Megapay.com, Megabox.com, Megabest.com
Legi plu…
Kategorio: Interreto kaj komunikado | Neniuj komentoj
Publikigita Januaro 10, 2012 de Katjo
La sekva Somera Esperanto-Studado okazos inter la 21-a kaj la 29-a de julio 2012, la aranĝon gastigos denove la urbo Nitra. Temas samtempe pri la kvina fizika lernu!-renkontiĝo. Detalaj informoj kaj jam funkcianta aliĝilo troveblas ĉe la retejo Lernu.net.
La programo konsistos el kelkaj partoj:
- Antaŭtagmeze – instruado pri Esperanto;
- Posttagmeze – ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.;
- Vespere – Nacia kaj Internacia Vesperoj, koncertoj, filmo-spektado, diskoteko…
Esperanto-instruadon gvidos spertaj Esperanto-instruistoj en 5 grupoj, laŭ la lingvo-nivelo.
Pri la lernu!-programeroj zorgos lernu!-teamo. Eblos ĉeesti prezenton pri lernu.net, planoj pri estonteco de la paĝaro, diskuti kun la teamo pri eblaj ŝanĝoj kaj plibonigoj ktp.
Legi plu…
Kategorio: E@Info, Projektoj kaj aranĝoj | Neniuj komentoj
Publikigita Januaro 10, 2012 de Katjo
La plej proksima KAEST – “Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko” – okazos ekde la 15-a ĝis la 18-a de novembro 2012 en Modra-Harmónia. La retejo kun aliĝilo ekfunkciis kaj vi povas jam aliĝi.
La ĉijara ĉeftemo estas: “Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj”, tamen estos spaco ankaŭ por alitemaj prelegoj paralele.
La programo konsistos el kelkaj partoj:
- prelegoj (en du paralelaj blokoj – ĉeftemaj kaj alitemaj)
- trejnado (Vikipedio, komputila laboro, metiejoj ks.)
- fakaj diskutoj (pri certa temo)
- vespera (neformala) programo (Vingustumado, filmo-prezento, diskutoj ks.)
- eblaj ekskursoj (laŭ interkonsento kaj mendoj)
Legi plu…
Kategorio: E@Info, Projektoj kaj aranĝoj, Scienco kaj tekniko | Etikedoj: KAEST, scienco | Neniuj komentoj
Publikigita Novembro 11, 2011 de petro666
La projekto pri libera aŭtomata tradukado Apertium (http://www.apertium.org), kie funkcias diversaj tradukiloj el kaj al Esperanto (http://apertium.saluton.dk/?lang=eo), estis elektita por la dua fojo por la konkurso Google Code-In (nur anglalingve).
Apertium staras apud Gnome, FreeBSD, OpenSUSE aŭ KDE inter la 18 projektoj elektitaj de Google por sia konkurso por junaj programantoj inter 13 kaj 17 jaroj. La aranĝo celas instigi ilian partoprenon en projektoj de libera/malfermitkoda programaro.
Tamen, ĉar Apertium kunigas programadon kaj lingvon, ĝi proponos multajn taskojn alireblajn por lingvemaj junuloj nenion sciantaj pri programado.
Krome, ĉar en Apertium aktivas pluraj esperantistoj, ĝi proponos dudekon da taskoj rilataj al Esperanto, kiel la kreadon de vortaroj en Apertium-formato surbaze de la Reta Vortaro (http://www.reta-vortaro.de), la plibonigon de la dokumentado en Esperanto kaj pri Esperanto-tradukiloj, la plibonigon de la ekzistantaj Esperanto-tradukiloj kaj la sisteman komparadon de Esperanto kun aliaj lingvoj, helpontan la disvolvon de novaj Esperanto-tradukiloj.
La konkurso komenciĝos la 21 de novembro kaj finiĝos la 16an de januaro.
Kategorio: Programado, Projektoj kaj aranĝoj | Etikedoj: Apertium, Google, konkurso | 1 komento
Publikigita Oktobro 31, 2011 de miropiro
La 13-an de oktobro 2011 estis eldonita nova Ubuntu 11.10, kun nomo Oneiric Ocelot (en esperanto “Sonĝa oceloto”). Kiaj estas plej gravaj ŝanĝoj kaj novaĵoj en tiu ĉi eldono? Legi plu…
Kategorio: Scienco kaj tekniko | Etikedoj: Ubuntu | Komentoj (3)
Publikigita Oktobro 13, 2011 de petro666
Ene de sekvaj tagoj planas E@I kaj lernu-teamo produkti lernu-kalendaretojn (poŝformatajn, 6x9cm) – kiuj havu de unu flanko reklamon, informon pri Esperanto kun adreso de lernu.net, kaj de dua flanko tagojn de 2012 en Esperanto. (vidu aldonitajn bildojn de aspekto sube) Nia celo estas disdonadi tiun kalendareton fine de ĉi-jaro (kaj komence de la sekva) al ekstera publiko (sed ankaŭ al E-istoj).
Nun ni volus presi samtempe pli grandan kvanton de la kalendaretoj, por ŝpari la pres-kostojn (ju pli da ili ni presos, des pli bona prezo estas por ili fine). Tial ni volus proponi al diversaj organizoj, kluboj au unuopuloj antaumendi ankaŭ la kalendaretojn – ili estas taŭga, praktika, malgranda kaj malkosta informilo pri Esperanto.
Legi plu…
Kategorio: Aspektigo kaj grafiko, E@Info, Foto kaj video | Etikedoj: E@I, Esperanto, kalendaro, lernu! | Neniuj komentoj
Publikigita Oktobro 6, 2011 de petro666
Merkrede, la 5-an de oktobro mortis pro kancero en Kalifornio kunfondinto de teknologia firmao Apple – Steve Jobs.
Li estis nur 56-jaraĝa. Jam en aŭgusto ĉi-jare li rezignis pro sia malsano pri sia posteno de la direktoro ĉe Apple – post 14 jaroj.
Usona prezidento Barack Obama esprimiĝis pri Jobs: “Steve apartenis al la plej bonaj usonaj inventistoj, sufiĉe kuraĝa por kapabli pensi aliel, sufiĉe aŭdaca por pensi, ke povas ŝanĝi la mondon kaj sufiĉe talenta por fari tion.”
Steve Jobs naskiĝis en la jaro 1955. Kiel 20-jara li kun Steve Wozniak kaj Ronald Wayne fondis en garaĝo la firmaon Apple. Post nur 12 tagoj vendis sian parton en firmao Wayne al siaj partneroj kontraŭ 800 dolaroj. Nuntempe lia parto havus valoron de 22 milardoj da dolaroj! Nuntempe havas la firmao valoron pli ol 150 miliardoj da dolaroj kaj fine de junio 2011 ĝi havis sur sia konto pli da kontanta mono (kapitalo) ol tuta usona registaro! (Apple – 75,9 mld., USA – 73,8 mld.)
Legi plu…
Kategorio: Interreto kaj komunikado, Programado, Scienco kaj tekniko | Etikedoj: Apple, Jobs | Neniuj komentoj
Publikigita Septembro 18, 2011 de miropiro
“Ĉu eblas la mondo, kie multaj lingvoj, grandaj kaj malgrandaj, kunekzistas en relativa egaleco, kaj kie komunikado je tutmonda skalo estas egale alirebla kaj por riĉuloj kaj por malriĉuloj?”
La supra frazo estas la devizo de Esperantic Studies Foundation (ESF; Fondaĵo por esperantaj studoj). Malmultaj Esperantistoj aŭdis la nomon de ESF. Sed eble vi iam uzis lernu.net aŭ edukado.net. Eble vi aŭdis pri “Springboard to Languages” (“Lingvosaltilo”) aŭ pri la laboro de Renato Corsetti pri la trejnado de instruistoj en Afriko. Aŭ povus esti, ke iam vi spektis la instruan filmon “Pasporto al la Tuta Mondo” aŭ la inform-filmon “Esperanto estas…”, aŭ eble vi spektis dokument-filmon pri Esperanto de Sam Green. Eble vi iam traserĉis la korpuson tekstaro.com por trovi la historian uzon de iu vorto, aŭ aŭdis pri la plurjara laboro de UEA por konservi la enhavon de Biblioteko Hodler. Se vi faris tiujn aferojn, vi povas danki al ESF, ĉar tiuj projektoj ne povus ekzisti sen la financa subteno de ESF. Ĉiuj el tiuj projektoj (kaj multaj aliaj) ricevis gravan financan subtenon de ESF. Legi plu…
Kategorio: E@Info, Projektoj kaj aranĝoj, Senkategoria | Neniuj komentoj
Publikigita Septembro 13, 2011 de Katjo
Ekde la 31-a de majo 2011 estas alirebla la retpaĝaro www.espa2.eu, kiu estas produkto de la projekto „ESPA 2.0“ enkadre de Programo de Tutviva Lernado de EU „Leonardo da Vinci“. Tiu ĉi paĝaro subtenas kreadon de novaj komercaj okazoj inter landoj de Centra kaj Orienta Eŭropo kaj Hispanio, kaj ĝi ebligas ankaŭ studadon de la moderna komerca hispana lingvo.
La projekto „ESPA 2.0.” estas orientita al malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj el Centra kaj Orienta Eŭropo (inkluzive de Slovakio kaj Ĉeĥio), kiuj interesiĝas pri eblo kunlabori kun firmaoj en Hispanio. La partnero de la projekto por Slovakio kaj Ĉeĥio estas la neprofitcela organizo Edukado@Interreto.
Legi plu…
Kategorio: E@Info, Laboro kaj negoco, Projektoj kaj aranĝoj | Etikedoj: entreprenado, ESPA 2.0, Hispanio, lernado, lingvoj | Neniuj komentoj
Publikigita Aŭgusto 29, 2011 de miropiro
De la 14-a ĝis la 21-a okazis la unuan fojon IJK en Ukrainio. Ankaŭ mi partoprenis. Du antaŭaj vizitoj al Ukrainio estis bona antaŭpreparo por tiu ĉi vizito. Komence la vojaĝo tra Ukrainio estis etete sovaĝa. En Ĉop entrajniĝis Veronika kun Imre de Hungario kaj ni devis poste solvi problemon kun ŝia bileto, sed maljam de Lvov ni jam veturis senprobleme.
Legi plu…
Kategorio: Projektoj kaj aranĝoj | Etikedoj: IJK, Kievo | Neniuj komentoj