Jar-kompaso – planu novan jaron en Esperanto

Ĉu vi kutimas jarfine (aŭ jarkomence) sumigi vian pasintan jaron kaj plani la alvenantan? Ĉu vi eble starigas al vi iujn novjarajn rezoluciojn aŭ planojn? Se ne, pripensu, ĉu vi eble ne emus komenci fari ilin ĝuste nun. Se vi jes faras, jen venas bona helpilo por vi – kaj eĉ rekte en Esperanto!

La novjaraj rezolucioj povas ŝajni por pluraj homoj eble bagatelaĵo, aŭ „perdita tempo“, ĉar ni sekve tre ofte ne obeas ilin, tro rapide cedas pri niaj planoj, deziroj, atendoj. Tio tamen ne devus esti kialo por ke ni rezignu pri ili – tute male! Indus pli atenteme kaj realisme plani kaj ĉefe – elteni, motiviĝi kaj fine – kompari niajn planojn kun fina rezulto. Tial povas utili ĉi-speca helpilo – por eviti plian jaron kun nerealigitaj novjaraj promesoj. Ja se ni ne havas anticipe klare markitan vojon irotan, ne eblas sekve kontroli, ĉu ni atingis la celon.

Jar-kompaso – utila helpilo por jaraj vivo-planoj

Por ĉiuj, kiuj bezonas helpon pri planado de sia sekva jaro (kelkaj eble ne kapablas bone vortumi/elpensi taŭge siajn promesojn/atendojn, kelkaj entute ne kutimas plani sian jaron, kelkaj eble tro rapide rezignas…) ekzistas jam de 2012 retejo, kiu havigas senpage en multaj lingvoj broŝureton, kun la titolo „JarKompaso“. La broŝuro haveblas en la retejo en 60 lingvoj, inkluzive de Esperanto!

Jen ĝi: https://yearcompass.com/eo/

La bruŝuron ja eblas uzi pli ĝenerale – por plani siajn vivo-planojn, aŭ ankaŭ specife – pri iu konkreta afero (ekzemple eĉ pri lernado de Esperanto aŭ alia/j lingvo/j)

Ĉiukaze ĝi estas tre bona kaj praktika broŝuro, rekomendinda al ĉiu.

Jen kiel la projekto prezentiĝas rekte en sia retejo:

Kio estas JarKompaso?

JarKompaso estas senpaga libreto, kiu helpas al vi repensi pri via jaro kaj plani la sekvan. Kun aro da atenteme elektitaj demandoj kaj ekzercoj ĝi helpas al vi malkovri viajn proprajn vivkutimojn kaj dizajni vian idealan jaron por vi mem.

Lernu de viaj eraroj, festu viajn venkojn kaj planu la vojon, kiun vi deziras paŝi. Ĉio, kion vi bezonas, estas kelkaj trankvilaj horoj kaj nia libreto.

Novjaraj promesoj ne funkcias. JarKompaso jes — al pli ol miljono da homoj tra la mondo ekde 2012.

Aliĝu al ni kaj dizajnu vian idealan mem!

En la retejo vi trovos 3 paŝojn por ekhavi la bruŝoron:

1) ELEKTU VIAN LINGVON

Haveblas ĉ. 60 lingvoj, inkluzive Esperanto!

2) ELEKTU FORMATON

Standarda (por printi kaj poste plenigi per skribilo) / Cifereca (Vi povas plenigi la PDF-on uzante vian komputilon. Kaj printi la libreton poste.)

3) ELEKTU GRANDECON

A4 aŭ A5

Do jen, se vi jam elŝutis kaj printis ĝin (aŭ planas plenigi en komputilo) – komencu planadon de la jaro 2023 – kaj laŭeble dumjare kontrolu viajn planoj, dezirojn. Tio ankaŭ povas helpi re-veki motiviĝon elteni, daŭrigi, progresi. Ĉar ne forgesu gravan citaĵon: „Revo, kiu ekhavas limdaton, iĝas plano.“ Do ek – planu vian sekvan jaron kun la JarKompaso – kaj fine de 2023 vi povas kontroli, ĉu viaj planoj realiĝis, aŭ modifi ilin laŭbezone por la sekva jaro.

Peter Baláž (Petro)

Lingvemuloj kaj poliglotoj tutmondaj denove renkontiĝos en 2022 – kaj interrete kaj ĉeeste

La ĉiujara internacia renkontiĝo Polyglot Gathering (aŭ Esperante: Plurlingvula Kunveno) okazos en nur kelkaj tagoj – ĉi-jare eĉ dufoje. Kion signifas esti poligloto, tamen? Loze difinita, povas esti nomata poligloto ĉiu, kiu interesiĝas pri fremdaj lingvoj kaj aktive lernas ilin dum sia libera tempo.

 

Post 3 jaroj en Berlino, 3 jaroj en Bratislavo kaj 2 jaroj interrete atendante renkontiĝi persone en Pollando, poliglotoj finfine ja renkontiĝos en Pollando – same kiel interrete denove!

 

La reta Polyglot Gathering okazos inter la 28-a de aprilo kaj la 1-a de majo. Tiu reta versio ebligos vin partopreni de via komforta hejmo – kie ajn vi estas en la mondo. Aldone de tio, la ĉeesta Polyglot Gathering en Teresin, Pollando, okazos de la 1-a ĝis la 6-a de junio – kiel estis origine planite por 2020.

 

Kiel diras Peter Baláž, kunordiganto de Edukado@Interreto (E@I): „Dum la lastaj du jaroj ni klopodis elpensi manieron ne perdi eventon tiom valoran, kaj konservi la komunumon malgraŭ la maleblo vojaĝi, kaj ni sukcese tion faris. Ĉar la pandemio fariĝas malpli peza, ni decidis konservi la elanon kaj avantaĝojn de reta evento kaj aldone finfine renkontiĝi ĉeeste, en Pollando, kiel estis planite antaŭ 2 jaroj. Por la surloka evento, la loko permesas al ni iom repripensi la strukturon de la evento kaj ĝui Polyglot Gathering 24/7, ĉar la eventejo kaj hoteloj estos proksimaj unu al la aliaj.”

 

Kio efektive okazos dum la du Polyglot Gathering?

Ĉiuj tagoj de la evento estos plenplenaj je interesaj prelegoj, lingvaj tandemoj, lingvokursetoj kaj aliaj sociaj aktivaĵoj kaj ludoj – kaj rete kaj surloke. Cetere estos spaco por konkursoj, plurlingva koncerto kaj neformalaj diskutoj. La programo permesas al la ĉeestantoj elekti tion, kio plej vekas ilian intereson. Ĉeestante la prelegojn, vi havos okazon plispertiĝi pri temoj rilataj al lingvoj kaj lingvolernado – ĉu temas pri prelego pri malpli konata lingvo aŭ lingvolernadaj strategioj. La evento ankaŭ donos al vi la ŝancon praktiki iun ajn lingvon de via elekto, danke al la lingvoj, kiujn vi povos libere listigi sur via nometikedo kaj la virtualaj lingvopraktikejoj.

 

Ĉiujare renkontiĝos kaj prelegos en la evento diversaj lingvistoj, programistoj de edukaj aplikaĵoj, eldonistoj, profesoroj, instruistoj, tradukistoj kaj interpretistoj, kaj ankaŭ ŝatokupaj lingvemulo. Ĉar ĉi tiu renkontiĝo estas granda renkontiĝo de lingvemuloj, partoprenantoj povas koni unu la alian, interŝanĝi siajn lingvolernajn sciojn kaj scipovojn aŭ pliprofundiĝi siajn interkulturajn sciojn.

 

Dum la reta Polyglot Gathering ankaŭ ĉeestos kelkaj plurlingvuloj scipovantaj ĝis 30 fremdajn lingvojn! Tial, vi povas antaŭĝoji renkonti la plej elstarajn spertulojn en ĉi tiu kampo – kiel Richard Simcott aŭ Luca Lampariello.

 

La ĉeftemo de la ĉi-jara Polyglot Gathering en Pollando estos “Lingvoj por paco”  – kiel per lingvolernado kaj plurlingvismo instigi al internacia interkompreniĝo. “Indiĝenaj lingvoj” estos alia emfazo de la ĉi-jara programo, rilate la Internacian Jardekon de Indiĝenaj Lingvoj proklamita de Unuiĝintaj Nacioj.

 

Solidareco kun Ukrainio – la organizantoj donos al ĉiuj civitanoj de Ukrainio senpagan ĉeeston al la reta Polyglot Gathering. Se vi estas ukrainianoj, simple uzu la rabatkodon “Ukraine” dum registriĝo. Jen nia maniero esprimi respekton kaj subtenon al Ukrainio en ĉi tiu ege malfacila tempo.

 

Ĉu oni devas paroli difinitan nombron da fremdaj lingvoj por povi ĉeesti la aranĝon?

Certe ne! La evento estas malfermita al ĉiuj kaj la partoprenantoj povas elekti kian programon partopreni. Ĉu vi parolas unu lingvon aŭ dudek, Polyglot Gathering helpos vin plivastigi viajn horizontojn kaj lerni novajn aferojn pri la lingvoj de la mondo. Vi lernos pri novaj, interesaj metodoj por lerni lingvojn kaj vi ricevos la instigon plibonigi vian antaŭan scion pri fremdaj lingvoj aŭ komenci lerni la fremdan lingvon, kiun vi ĉiam deziris.

 

Kio do estas la avantaĝoj lerni fremdan lingvon?

Scipovo de fremda lingvo ne nur pliigas vian valoron en la labormerkato, faciligas viajn vojaĝojn kaj helpas vin amikumi eksterlande, ĝi ankaŭ helpas evoluigi plurajn kognajn kapablojn. Tamen, lerni lingvon postulas certan kvanton da motiviĝo, ĉar ĝi estas pli similas maratonon ol sprinton. Atinginte certan nivelon, oni devas aktive uzi la lingvon, por ke ĝi ne estu forgesita pro la tempopaso. La motiviĝoj de plurlingvuloj malsamas ĉe ĉiuj individuo. Ĉiuj plej verŝajne konsentus, ke scipovo de pluraj fremdaj lingvoj alportas multajn motivigajn  avantaĝojn. Kelkaj el ili ankaŭ estas konfirmitaj de sciencistoj:

 

  1. Tio plibonigas decidfaradon. Esploroj de la Universitato de Ĉikago eltrovis, ke estas pli facile por plurlingvuloj fari decidojn. Tiu ĉi konstato rilatas al tio, ke dum la lernado de fremda lingvo ni lernas ankaŭ diversajn nuancojn de vortoj kaj ankaŭ regionajn esprimojn kaj dum komunikado ni estas devigitaj elekti inter ili.
  2. Tio plibonigas kognajn kapablojn kaj ankaŭ problemo-solvadon. Lerni novan fremdan lingvon postulas la akiron de nova sistemo de reguloj, strukturoj kaj vortprovizo. Tiel, la cerbo devas trakti kompleksecon dum ĝi provas kompreni novajn strukturojn kaj sorbi novajn informojn.
  3. Tio plibonigas sociajn kapablojn. Kune kun fremda lingvo ni malkovras ankaŭ fremdan kulturon. Ĉi tio permesas al ni esti pli flekseblaj kaj malfermitaj al la opinioj kaj kondutoj de aliaj homoj. Se ni parolas plurajn fremdajn lingvojn, ni havas la avantaĝon vidi la mondon de malsamaj anguloj, tiel pliigante nian kapablon komuniki en la hodiaŭa tutmonda mondo.
  4. Tio prokrastas demencon kaŭzita de maljuniĝado. Pluraj studoj pri ĉi tiu temo donis la samajn rezultojn. Lerni fremdan lingvon konservas vian cerbon sana. Ĉe plurlingvaj homoj, demenco ĉe maljunaĝo okazas du-tri jarojn poste.
  5. Tio plibonigas studrezultojn en aliaj akademiaj areoj. Laŭ esplorado, la plibonigo de kognaj kapabloj rezultigas pli altajn poentarojn en normigitaj testoj en matematiko aŭ legado-kompreno. La kapablo solvi problemojn reflektiĝas en la lernado de iu lerneja temo.
  6. Tio plibonigas memoron. Ju pli ni uzas niajn cerbojn, des pli bone ili funkcias. Kono de fremda lingvo postulas ne nur lerni novan vortprovizon kaj regulojn de nova lingvosistemo, sed ankaŭ rememorigi ilin kaj uzi ilin praktike. La cerbo do prenas lerni novan fremdan lingvon kiel trejnadon ĉe la gimnazio.
  7. Tio lertigas la cerbon. Esploro de la Hispana Universitato de Pompeu Fabra malkaŝis, ke plurlingvaj homoj elstaras je observado de sia ĉirkaŭaĵo. Estas pli facile por ili rimarki ion senrilatan aŭ misgvidan. Ili ankaŭ pli bone detektas misgvidajn informojn.

 

Kiel vi povas vidi, trovi vian vojon al lernado de fremda lingvo fruktodonas. Polyglot Gathering estas la loko por akiri tiun instigon kaj ne gravas kiom da lingvoj vi parolas!

 

Ankaŭ fruktodonas esti esperantisto – eblas aliĝi rabate al la reta Polyglot Gathering  por Esperantistoj  (per la rabatkodon “ueamojosas”) kaj eĉ malplikoste por Individuaj Membroj de UEA kaj TEJO (per entajpo de sia UEA-kodo). Ambaŭkaze, la rabatkodon oni entajpu en la tiucela ero de la aliĝilo. Vidu la detalojn ĉi tie.

 

La programo de ambaŭ aranĝoj kaj ankaŭ la aliĝilon troviĝas ĉi tie.

 

Poliglotoj el la tuta mondo antaŭĝojas renkonti vin! 🙂

 

Teamo de Polyglot Gathering

PG2019

Kontakto:

info@polyglotgathering.com

 

Peter Baláž – ĉeforganizanto

peter.balaz@polyglotgathering.com 

www.polyglotgathering.com

Polyglot Gathering revenas rete en 2022!

En 2022, Polyglot Gathering Online reokazos rete de 28a de aprilo ĝis 1a de majo. Tie atendos vin prelegoj, atelieroj lingvoekzercejoj disverslingvaj, kaj sociumaj programeroj! Aliĝo eblas ekde nun ĉi tie. La plej favora prezo haveblas nur ĝis la 23a de marto, do ne prokrastu!

Skiza programo videblas ĉi tie. Ĝin kunkonstruos partoprenantoj kiel vi, do proponu vian prelegon, atelieron, paneldiskuton kaj lingvokurseton ĉi tie!

Unu el la avantaĝoj de retaj eventoj estas certe ilia plialirebelco. Nia fama Polyglot Gathering (“Plurlingvula Kunveno”) certe iĝis pli internacia kaj partopreniga  en 2020 kaj 2021 dank’ al tio! Entute pli ol 1100 lingvemuloj rekorde registriĝis, kun signifa kresko en Azio, Afriko kaj Latinameriko. Eĉ se 2022 estos la jaro de la reokazigo de la ĉeesta Polyglot Gathering en Pollando (1a ĝis 6a de junio), ni ne rezignas pri la avantaĝoj de reta plurlingvumado!

Pacon al Ukrainio, pacon al la mondo!

E@I, kiel internacia civitana asocio, forte kondamnas la nunan agreson de Rusio en Ukrainio. Ĝi estas nepravigebla krimo kaj havos multajn negativajn sekvojn. Ni ĝenerale kondamnas ĉiujn militajn konfliktojn, kie ajn kaj de kiu ajn ili estas faritaj. Tamen la nuna des pli influas nin, ĉar ĝi okazas rekte en la najbara lando kaj ĉar estas engaĝitaj landoj, en kiuj ambaŭ ni havas amikojn, konatojn kaj kolegojn.

Samtempe ni esprimas nian kompaton kaj solidarecon al ĉiuj homoj trafitaj de ĉi tiu agreso.

Same kiel poliglotoj kaj esperantistoj, ni kredas, ke homoj (sed ankaŭ registaroj!) devas solvi siajn reciprokajn konfliktojn ĉefe per dialogo, komunikado. Milito kaj perforto neniam estas la solvo!

Lingvolernado ne nur havas praktikan sencon: krom la akirita scio, lingvolernado helpas ankaŭ la kapablon kompreni aliajn homojn kaj kulturojn – iliajn kutimojn, opiniojn, agojn. Lerni lingvojn ankaŭ signifas malfermi vian koron kaj interkultura dialogo signifas ankaŭ povi kunsenti kun aliaj, voli aŭskulti ilin kaj kompreni ilin. Hodiaŭ, la volo aŭskulti aliajn en Eŭropo estas markita de konflikto, kiun ni ne atendis en la 21-a jarcento.

Konata slovaka proverbo diras: “Kiom da lingvoj vi scipovas, tiomfoje vi estas homo.” Nuntempe, ĉiu el ni devas esti homo – tute sufiĉos unufoje.

Ni alvokas la registaron de la Rusa Federacio kiel eble plej baldaŭ ĉesigi sian armean operacion en Ukrainio. Ni do alvokas la respondeculojn kiel eble plej frue ĉesigi ĉi tiun konflikton pace. Necesas kiel eble plej baldaŭ komenci dialogon kaj trovi solvon por ne pligrandigi la ĝisnunajn viktimojn. Sen dialogo ne estas komunikado, sen komunikado ne estas kompreno kaj sen kompreno ne estas partnereco, amikeco, kunlaboro.

Bedaŭrinde, la nuna konflikto tute ne estas nur pri Ukrainio – ĝi ankaŭ estas malgaja pruvo de tio, ke ni, kiel homaro, ankoraŭ ne maturiĝis. Nia konscio estas ankoraŭ sur la besta nivelo, sed bedaŭrinde nia teknologio jam estas sur multe pli alta nivelo – sur la nivelo de la ebla ekstermado de la homaro de la surfaco de nia planedo. Ni do kunlaboru por maturiĝi kiel homoj kiel eble plej baldaŭ – kaj por kompreni, ke al ni ĉiuj minacas la armiloj, kiujn ni mem kreis por reciproka detruo.

Kaj kiam finfine silentiĝos la armiloj, ni ne haste forgesu, kio kaŭzis la konflikton, sed ankaŭ kio ebligis ĉi tiun konflikton. Armiloj estas io, kion ni bezonas en la estonteco kiel eble plej malmulte, ne kiel eble plej multe! Ni alvoku do por la detruo de nukleaj armiloj, sed ankaŭ por la senarmiligo de la mondo en la plej larĝa senco. Ni kredas, ke tio, kion la homaro vere serĉas kaj bezonas, estas harmonio kaj paco – kaj ĉi tiuj neniam estos akiritaj per agreso kaj armiloj. Paco estas la sola vojo! Paco estas la sola eliro!

La projekto Vortoj ekas

Inter la diversaj projektoj de E@I, Vortoj estas verŝajne la plej vigliga aŭ almenau certe la plej saltiga! Ĝi estas komputila ludo de reflekso, lingvoj kaj mojoseco! Per Vortoj oni praktikos lingvojn kaj plicertiĝos pri literumado de vortoj, amuziĝante dum kursoj kun amikoj kaj kolegoj. La ludanto uzos danctapiŝon por apartigi vortojn laŭ ĝusta literumado. Ĝi do estas ludo eduka lingve kaj korpe!

Post pluraj publikaj prezentoj, interalie okaze de IJK en Slovakio en 2019, la ludon Vortoj proponis E@I ankaŭ por esti subtenita flanke de la programo Erasmus+. Bonŝance la projekto-ideo plaĉis al la pritaksantoj kaj do la EU-projekto Vortoj oficiale lanĉiĝis la 1-an de januaro 2022 kaj daŭros ĝis la 31-a de decembro 2023. La nuna versio videblas ĉi tie: vortoj.net  – plurlingva versio prepariĝas.

Post 2 unuaj versioj, la celo de tiu ĉi EU-projekto estas evoluigi la jam ekzistantan ludon kaj proponi por ĝi pli da diversaj ludmodoj kaj ludeblaj lingvoj. 11 lingvoj estas atenditaj, inklude Esperanton! La unuaj rezultoj estos prezentitaj ĉi-jare dum la Universala Kongreso en Montrealo, kiun ni kunorganizos.

La projekto kunlaborigas 5 partnerajn eŭropajn organizojn. Krom ni mem, E@I en Slovakio, kiu kunordigas la projekton, ni partneras kun samurba privata lernejo en Nová Dubnica, Universala Esperanto-Asocio (UEA, Nederlando), Kultura Esperanto-Asocio (KEA, Hungario) kaj Nacia Instituto pri Orientaj Lingvoj kaj Civilizoj (INALCO, Francio) – kun kiu ni jam delonge kunlaboradas por Slovake.eu.

Okaze de la formala komenco de la projekto okazis unua reta partnera renkontiĝo merkredon, la 23-an de februaro 2022. Dum ĝi estis prezentataj la nuna stato de la ludo, diversaj administraj klarigoj rilate al Erasmus-projektoj, disvidido de taskoj kaj kunlaborigiloj.

Ni ambicias igi tiun ĉi ludon pli ol simpla ludo, sed ankaŭ valora ilo por neformala edukado. Pretigu vian danctapiŝon kaj antaŭĝoju lernigan sportumadon!

Kie trovi Esperanto-varojn? Mendu ilin ĉe mendu.ikso.net!

Esperanto estas lingvo artefarita kaj eblas diri – freŝfarita, pro tio inter neesperantistoj disvastiĝis opinio, ke Esperanto-literaturo (kiel parto de kulturo) ne ekzistas, aŭ draste malriĉas. Tamen, por ajna esperantista legemulo ne estas sekreto, ke literaturo en nia verda mondo abundas. Dank’ al la Interreto, nuntempe ne estas bezonate veturi foren por aĉeti valoran libron. Progreso ebligis al ni ekhavi ĉion deziratan laŭeble rapide kaj facile.

Paŝotene kun progreso, la E@I-teamo antaŭ nelonge lanĉis Esperanto-butikon troviĝantan ĉe mendu.ikso.net. Unu el niaj celoj estis plisimpligi ricevadon de dezirataj Esperanto-varoj. Ni havas sperton de mend-sendado al diversaj landoj, de Usono ĝis Japanio. Niaj klientoj estas homoj, kiuj zorgas pri sia mens-evoluo, legante en Esperanto novajn informojn; homoj, kiuj disvastigas nian lingvon, aĉetante Esperanto-literaturon por propraj infanoj, parencoj aŭ amikoj; kaj finfine, niaj klientoj estas plej diversaj homoj, kiuj simple ŝatas uzi en sia vivo diversajn esperantaĵojn.

Ni havas vastan sortimenton de libroj, de Biblio, tradukitaj diverslandaj klasikaĵoj, libroj verkitaj origine en Esperanto, lernolibroj ĝis beletraĵoj – kaj ĉio ĉi en Esperanto! Pli ol 130 varoj, kaj nia sortimento pli kaj pli kreskas! Regule ni aldonas al nia kolekto novajn librojn, inter ili la plej lastaj estas: La domo ĉe Pu-Angulo, eldonita fine de 2021; romano Solaris, de la sama jaro; la plej aĉetataj Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG, eldonita en 2020) kaj Manlibro pri instruado de Esperanto (eldonita en 2020). Krom tio ĉe ni estas raraj ekzempleroj, kiujn malfacile trovi aliloke, ekzemple Hungara antologio (eldonisto Corvina, 1983).

E@I peras en eldonagado kaj ĝojus vidi novajn aŭtorojn ĉe siaj librobretoj, se vi revas krei Esperantan verkaĵon ni forte rekomendas aĉeti kaj pristudi la Manlibron de la sendependa verkisto ĉe mendu.ikso.net.

Kia diferenco estas inter fizika librovendejo kaj interreta? Kutime ĉestrata librovendejo ebligas konatiĝi kun verkaĵo – tuŝi kaj foliumi ĝin. Ni solvis tiun problemon – Interret-aĉeto estu ne malpli komforta! Vi povas vidi ĉe nia retejo la unuajn paĝojn de libroj, konatiĝi kun ĝia enhavo kaj tiel ricevi unuan impreson pri elektita varo. Krom tio vi facile trovos ecojn de libro (longeco, grandeco, pezo) kaj jam povas prepari precizan lokon sur via libro-breto.

Granda avantaĝo de mendado ĉe nia butiko: ni kalkulas ŝparitan lokon en via pakaĵo. Ni konas precize la pezon de ajna varo, bezonatajn skatolojn, adresŝildojn, ŝtopaĵojn. Kaze ke en via pakaĵo restos ankoraŭ libera loko ĝis maksimuma pezo, vi estos sciigita pri eblo almendi ion kaj ne pagi pli por la sendokostoj.
Laŭ la opinioj de psikologoj, libro estas bonega ilo por akiri informojn, krei proprajn strategiojn surbaze de priskribita homsperto, distriĝi de malfacilaj pensoj, senti sin envolvita al aventuroj kaj diversmaniere ĝui la legadon kaj profiti de ĝi. Ĉiujn tiujn avantaĝojn eblas ricevi ne nur de papera libro, ankaŭ bitlibro ne malbonas! Male, ĝi ne postulas sendokostojn kaj ŝparas ne nur vian monon sed ankaŭ arbojn. E@I vidas kiel unu el siaj taskoj pligrandigi la kvanton da bitlibroj en retbutiko. Hodiaŭ ni havas 2 Esperantajn bitlibrojn – La aventuroj de Milan Rastislav Štefánik kaj Manlibro pri instruado de Esperanto, en niaj planoj estas akiri pli da bitlibroj.

Krom verkaĵoj ĉe mendu.ikso.net eblas mendi aliajn esperantaĵojn – insignojn, T-ĉemizojn, mustapiŝojn, skribilojn, Esperanto-ludojn, buŝmaskojn, glumarkojn, kajerojn, magnetojn, etikedojn. La retejo havas intuici-kompreneblan menuon kun diversaj kategorioj, kiuj plifaciligas serĉadon. La sistemo de pagado estas moderne agordita (eblas pagi per bankokarto, banka ĝiro, PayPal, UEA-konto), ĉiuj mon-trasendadoj estas sekuraj. Niaj prezoj bonflanke surprizos vin, ni strebas ke Esperanto-varoj estu akireblaj kaj samtempe bonkvalitaj!

Vizitu nian retbutikon ĉe mendu.ikso.net kaj trovu ion interesan por vi!

DerDieDas: ĉio pri la artikoloj!

Aperis nova senpaga aplikaĵo por lerni la artikolojn en la germana!

Kun la aplikaĵo “deutsch.info: Der Die Das” eblas regi lude kaj amuze unu el la plej malfacilaj ĉapitroj de la germana gramatiko: lernado de la artikoloj kaj de ilia ĝusta uzo.

Sume 1000 utilaj substantivoj estas ekzercataj helpe de 10 000 ekzemplaj frazoj. Aldone al difinaj kaj nedifinaj artikoloj estas ekzercataj ankaŭ ilia uzado en kombino kun prepozicioj, adjektivoj, posedaj pronomoj kaj nedifinaj pronomoj, en diversaj kazoj kaj en unu- kaj multenombro!

La ekzemplaj frazoj koncentriĝas sur parola lingvo kaj utilaj vortkombinoj. Tial la lernitaj vortoj kaj frazoj povas esti tuj uzataj en la ĉiutaga vivo!

Por ke la aplikaĵo estu ankaŭ amuza, troviĝas ankaŭ multaj interesaj geografiaj kaj kulturaj informoj pri la germanlingvaj landoj, gramatikaj indikoj, amuzaj esprimoj, multaj bildoj kaj sondosieroj.

La aplikaĵo estas alloga ankaŭ pro bela fasono kaj luda strukturo. Speciala algoritmo ebligas individuan kaj nivel-adaptitan lernadon kaj planas regulan ripetadon de la jam lernitaj vortoj kaj frazoj.

Elŝutu ĝin ĉe deutsch.info/derdiedas (iOS kaj Android) kaj ĝuu la lernadon!

E@I nun ankaŭ partneras en la nova projekto por la germana lingvo por plenaj komencantoj – “deutsch.info – Einführungskurs” (deutsch.info – enkonduka kurso). La projekto ekis 1.11.2021 kaj pretos aŭtune 2024, haveblos en 22 lingvoj (inluzive de Esperanto).

 

 

La 40-a Poludnica sukcese omaĝis sian fondinton

De la 6a ĝis la 9a de januaro 2022 renkontiĝis en la civito Liptovský Ján en Slovakio grupo de esperantistoj por la tradicia ĉiujara renkontiĝo Poludnica (kiu eble estis la unua internacia Esperanto-renkontiĝo de la jaro 2022 tutmonde!). Sed ĉi-jare la evento estis iom speciala, ĉar estis dediĉita al la memoro de Ján Vajs (*1953 – †2021) – fondinto de la aranĝo, kiu subite forpasis aŭtune 2021 pro koratako.

Sed eble kelkaj el vi dirus: “Sed kiu estis tiu Ján Vajs kaj kio estas la Poludnica renkontiĝo?”

Pri Ján Vajs, unu gazeto, nur dediĉita al lia vivo kaj laboro estus bezonata, por ke vi pli bone sciu pri li! Dank’ al la heroa laboro de kelkaj homoj, tion vi povas fari, legante la eksterordinaran numeron de la Esperanta gazeto “Esperantisto Slovaka”, kiu rakontas ĝuste pri unu el la plej influaj personoj de la slovaka Esperanto-movado.

Kaj pri la evento mem, por repreni la vortojn de Vladimír Škuta (kiu parolis pri la historio de la Poludnica-evento en la “Esperantisto Slovaka” gazeto pri Jan Vajs, kiun ni ĵus mensciis): la historio de la Poludnica evento komenciĝas en 1983. Fondita de Ján Vajs, komence la evento estis unutaga renkontiĝo, kiu celis ekskurson al la Poludnica montopinto, por malgranda grupo de esperantistoj kaj Esperanto-simpatiantoj. Paŝo post paŝo, la grupo komencis kreski kaj ne nur estis lokaj esperantistoj, sed esperantistoj de la tuta Slovakio kaj eĉ el la tuta mondo. Kaj kun tio, la evento ankaŭ ŝanĝiĝis de unutaga evento al la semajnfina, kaj iĝis de ĝi “renkontiĝo de Esperanto-vojaĝantoj kaj turistoj”.

Normale estis Ján Vajs kaj la Liptova Esperanta Klubo (mallongigo LEK), kiu organizas tiun eventon, sed ĉi-jare Peter Baláž nome de SKEF anstataŭigis lin. Transprenante la zorgon, li ebligis al tiu evento ekzisti ankoraŭ unu jaron pli, kaj espereble ne la lastan!

Ĉi-jara programo estis sufiĉe plena kaj konsistiga de mult-tipaj eventoj kiel spektado de filmoj, realigataj de la sperta Peter Rybín (vi povas retrovi plurajn el liaj videoj ĉe Liptova Esperanto Klubo – YouTube), prelegoj (kiuj temis pri vojaĝo kaj ekskursoj, sed ne nur), vizitoj kaj ekskursoj (al la loka varma fonto Kaďa, al la kaverno Stanišovská jaskyňa, …), kantigaj atelieroj kun gitaro, kompreneble de la supreniro al Poludnica kaj de iom da libera tempo por lasi la partoprenantojn proponi mallongajn kontribuojn memore al Ján Vajs.

Se vi ŝatus vidi detale la programon de la envento, vi povas retrovi ĝin ĉe Poludnica – renkontiĝo de E-vojaĝantoj (esperanto.sk)

Tamen, ni notu ĉi-jare la ĉeeston al la supreniro de 36 homoj (kontraŭ 16 lastjare) el tuta Slovakio kaj de 4 aliaj landoj: Ruslando, Pollando, Francio kaj Usono. (Aldone: ĉeestis ankaŭ 4 E@I-teamanoj: Dorota, Petro, Daria kaj mi – Lucas.)

Ankaŭ la kutimo porti ŝtonojn al la Esperanto-obo dum la supreniro de Poludnica estis respektita! Tiu simbola ago, devenanta de Mongolio kaj adoptita de Ján Vajs, celas lasi ŝtonojn de diversaj pezoj, grandecoj kaj originoj en unu loko omaĝe al io aŭ iu. Ján ankoraŭ havis stokon da ŝtonoj ĉe li, kiun li planis kunporti, do ĉi-jare ili estis ĉiuj finkunportitaj al la Esperanto-obo omaĝe al li pere de kelkaj liaj amikoj.

Ni certas, ke Jan fierus vidante ĉi-jaran eventon… Sed eble li eĉ vidis, de la loko, kie li nun estas? Kiel menciis unu de liaj amikoj de la Stanišovská kaverno dum la ekskurso, ili metis kandelon al la enirejo de unu kaverno kiun Ján malkovris kaj multe zorgis pri ĝi, kaj post kelkaj minutoj tiu vitra kandelujo “eksplodis”!

Ĝis la revido, eble sekvan jaron en la tatraj montoj!

PS: Ĉi tie vi trovos la fotogalerion de la evento “Poludnica 2022”.

Lucas RIVIERE

franca volontulo en E@I, veninta de la EKC (Esperanto-Kulturcentro de Tuluzo)

Somera Esperanto-Studado 2021 denove okazos virtuale

Ankaŭ ĉi-jare la tradicia Esperanto-lernejo okazos rete!

La kronvirusa pandemio daŭre ne permesas, ke Somera Esperanto-Studado 2021 okazu fizike en Ĉeĥio, sed ĝi tamen ja okazos – virtuale kaj tutmonde! Tiu-ĉi SES okazos ekde la 2-a ĝis la 11-a de julio 2021, kaj la ĉefa instruado okazos dum la du semajnfinoj (kun aldona libervola programo inter ili, ĉefe posttagmeze/vespere laŭ la mezeŭropa tempozono).

Dum SES vin atendas diversnivelaj kursoj de Esperanto kaj verkista kaj tradukista ateliero. La instruadon gvidos spertaj Esperanto-instruistoj, kiuj havas abundan internacian sperton. Pliaj detaloj pri ili vi trovos ĉe: https://ses.ikso.net/2021/eo/programo/. Kiel kutime, krom tio okazos aliaj programeroj –  diversaj prelegoj, diskutoj, kvizoj, koncertoj kaj multe pli.

Nia sperto de la pasinta jaro montras, ke retaj aranĝoj havas siajn avantaĝojn. Ili ebligas partoprenon de homoj de la tuta mondo, kiuj ne povus veni al la surloka aranĝo pro ajnaj kialoj – ĉu pro tro granda distanco, ĉu pro neceso aranĝi vizon, ĉu pro tempomanko. Ĉi-jare eblos sperti internacian Esperanto-aranĝon, signife plibonigi la lingvo-nivelon kaj samtempe resti hejme! 

Aliĝu al la virtuala tutmonda SES pere de aliĝilo en la retpaĝo – https://ses.ikso.net! Ĉu vi havas amikon aŭ konaton, kiu interesiĝus pri la aranĝo? Eble iu de via loka Esperanto-klubo volus partopreni? Rekomendu ankaŭ al ili la ĉeeston en SES! 

Nuntempe E@I laboras pri la detaloj de la reta SES kaj preparas por vi interesan programon. Ne forgesu sekvi nin en Facebook (https://www.fb.me/SomeraEsperantoStudado) kaj Telegram (https://ses.telegramo.org) por ricevi freŝajn informojn pri SES, kaj aliĝu al la Facebook-evento (https://fb.me/e/H9wKJcdQ) por montri al viaj amikoj, ke vi venos al SES!

Ĝis la revido dum la reta Somera Esperanto-Studado 2021 – niaj instruistoj jam antaŭĝojas pri vi!

 

Via SES-teamo

Tre bela PoRKo

Kontraŭ la viruso, Zamenhof marŝas ĝis la fina venko.

Pasintĵaude, vespere, mi kuris al la pinto de loka monteto. Tie, mi tuj vidis sovaĝan porkon, kaj subite aperis malgranda porketo, kaj la tuta porka familio de la monteto de Nová Dubnica.

Mi ne turniĝis. Prefere, mi piediris malantaŭen, ĉirkaŭ la angulo. De tie, mi rapide kuris hejmen, kaj mi ofte rigardis super mia ŝultro malantaŭ min, por vidi ĉu la porkoj ĉasis min.

Ĉe la malsupro de la monteto, mi denove vidis unu porkon, ŝajne ne parton de la originala grupo, kiu kuris tre rapide, pli rapide ol mi. Do mi denove devis ŝanĝi mian vojon.

La sperto ne plaĉis al mi. Tute ne. Mi timis! Sed ĝi estis antaŭsigno, ĉar la venontan tagon mi komencos la Printempan Retan Kursaron (aŭ PoRKon) por lerni pli da Esperanto.

Mi rakontis tiun ĉi sperton en la PoRKa Telegrama grupo, kaj Tim Morley, unu de la instruistoj, proponis vortludon por krei akronimon per kiu ni povos venontjare nomi la eventon SOVAĜA PORKO. Mi pensas ke se la evento okazos fizike en Francio venontjare, tio jam estas iom sovaĝa! Multe da ridoj!

Tim Morley estis mia instruisto dum la kurso ‘Lernu Plu’ en 2019 ĉe Esperanto House en Anglio. Tio estis je nivelo ĉirkaŭ A2/B1. La klaso de Tim dum PoRKo estis B2, do mi pensis ke eble mi estas reunuiĝonta kun la kara samideano. Sed laŭ miaj testrezultoj, mi iĝis studento en la C1-klaso! Tre agrabla surprizo! Do mia instruisto estis Przemek Wierzbowski, kiun mi jam memoris de kelkaj Esperantaj retaj renkontiĝoj.

Mi vere sentis kiel mi apartenis en la C1-ĉambro. Sed mi certe ne dirus ke ĝi estis facila! Ni studis dum 15 horoj, dum tri tagoj. Estis tre tre agrable lerni de Przemek, kaj ekkoni aliajn lernantojn. Miaj 9 samklasanoj partoprenis de 7 landoj, sed tute ne estis lingva baro, danke al nia internacia lingvo.

Mi ankaŭ partoprenis en la vespera programo. Mi amis la mojosan trankvilan koncerton de Tim Gallego, kiu povus serenadi anĝelojn. La prelegoj ankaŭ estis tre interesaj.

Dankegon al la organiza teamo! Mi ĝojas ke mi kaptis la oran porkon.

Ĉi tiun artikolon verkis Johnnie Gallacher kadre de sia Eŭropa Volontula Servo.

WP2Social Auto Publish Powered By : XYZScripts.com